Analogio de la ento

Analogio de la ento, necesa en filozofio kaj teologio, radikas en grekaj vortoj (anà lògos, latine: analogia entis) signifanta “rilaton” kaj “proporcion”, kaj rilatas al la kono aplikebla el unu ento al la alia kiam ili ne povas esti juĝataj egalaj. Analogio, do, antaŭsupozas ke la ento konsiderita termino de komparo estas pli klare konita ol la alia konsiderinda, kaj ke inter ambaŭ estas samtempe konformeco kaj malsameco. Sen konformeco, ne eblas establi iun ajn komparon; sen malsameco, la komparo realigas nur ripetadon nemalfermiĝantan al novaj konaj perspektivoj. Tial analogia kono fondiĝas sur la analogio de la ento, per kiu du kaj pluraj entoj estas samtempe similaj kaj malsamaj en sia enteco. Tio, kiel facile videblas, reflektiĝas en homaj konceptoj kaj paroladoj.

Analogio de la ento utilas por kompreni, kaj ne miskompreni, la esencon de la estaĵoj nevideblaj kies ekzisto estas racie induktitaj kaj pruvitaj. Se ekzemple, oni provu tiele: la homa kono spertas pri la ekzisto de la vivo (kaze de besta vivo); la kredanto je Dio kiel kreinto de la vivo mem, argumentas ke ankaŭ la kreinto posedas la vivon. Kiamaniere li posedas la vivon? Se oni diras “sammaniere”, oni aplikas la kriterion de unusenceco (kaj faras la kreinton simila al kreaĵo, kio okazas en panteismo, popularaj religioj, antropomorfismo, materialismaj filozofioj ktp); se oni diras “tute malsame”, oni aplikas la kriterion de la “neantăŭvidebleco” (malsameco, falseco) kaj igas Dion nekonebla, kiel faras ofte skeptikismo kaj nominalismo kaj neniismo ktp. Se oni diras “iom vere kaj iom malvere”, oni uzas la kriterion de analogio de la ento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search